Kiam ŝi finis paroli, ŝi reformiĝis al cigno kun la dekdu aliaj kaj ili forflugis malgajan kanzonon kantante. Nu, post tio Nikolo revenadis al la insulo ĉiutage kaj rendevuis kun la Fereĝino sub la orpomarbo.
Tamen, unu vespere la reĝservantoj faris balon, sed tiel grandan, ke eĉ la Nigra Reĝiĉo subvenis inter la popolon por rigardi ilin festi. Ĉiuj dancis, krome Nikolo. Li bukliĝis en angulon kaj sidadis tie malĝoje.
"Ho, Nikolo, kial vi ne dancas?" – demandis lin la reĝiĉo.
"Ne estas ĉi tie knabino dancinda por mi, mia Moŝtiĉo" – respondis Nikolo.
"Ĉu ne? Nu, se vere ne, atendu, mi subsendos mian filinon." – diris la reĝiĉo reirante.
Supreiris la reĝiĉo kaj klarigis al sia filino, ke si havas ĉevaliston, kiu ne trovas dancindan knabinon. La reĝineto ne obĵetis la ideon de sia patriĉo, ĉar ŝi jam vidis kaj ŝatis Nikolon.
La reĝineto subiris la feston. kaj diris al Nikolo, kiam ŝi trovis lin:
"Nu, Nikolo, mi aŭdis, ke ne estas ĉi tie dancinda knabino por vi, sed nun mi estas ĉi tie. Do, dancu kun mi!"
"Ne estu kolera, Moŝtineto, sed mi dancas kun neniu krome mia fianĉino, la Fereĝino."
Ho, la reĝineto forkuris plorante! Ŝi plendas al sia patriĉo, kiom da honto ŝi havas. Koleriĝis ankaŭ la reĝiĉo, Nikolo estis alportita antaŭ li.
"Nikolo, ĉu ĝi estas vera, kiun vi diris al mia filino?"
"Ĝi estas vera ĉiuvorte, Moŝtiĉo."
"Nu, mi vidos, kiam mi vojaĝos kun vi morgaŭ al la insulo, ĉu vi verparolas."
Je la posta tago, frua matene, Nikolo kaj la reĝiĉo rajdis al la insulo. Ĉio estis tiel, kiel Nikolo rakontis, la dek tri cignoj transformiĝis al feminoj kaj la Fereĝino estis ankaŭ tie. Ŝi kuris al Nikolo, brakumis kaj kisis lin, sed subite ŝia vizaĝo paliĝis, kiam ŝi vidis la reĝiĉon. Ŝi diris malĝoje:
"Jen, vi ne tenis vian promeson, Nikolo. Vi ne povis atendi unu jaron sen klaĉi, ke mi via fianĉino estas. Estis. Ne plu. Venus vi ĉi tien, sub la oran pomarbon estontece, sed mi ne estos ĉi tie. Sen la ĉielaj loĝantoj vi ne vidos min denove."
Ĉiu de la dek tri feminoj ree transformiĝis al cignoj kaj ili forflugis malgajan kanzonon kantante. Ho, Nikolo ege malfeliĉiĝis. Li ree alportis la reĝajn ĉevalojn poste li ekvagadis tra sepoble sep landoj.
Vagis kaj vagadis Nikolo, kiam
finfine li atingis muelejon. Eniris ĝin kaj salutis la mueliston:
"Saluton,
muelisto!"
"Saluton, knabiĉo. Kio portis vin ĉi tien, kien eĉ ne birdoj venas?"
"Mi serĉas Felandon, Sinjoriĉo. Ĉu vi aŭdis pri ĝi?"
"Nepre. Mi estas la muelisto de la Feriĝino. Tamen, ne ekvojaĝu, ĉar ĝi estas pli for ol la ĉielo el la tero." – diris la
muelisto – "Sed ne malĝoju, mi helpos vin. Grifo
venas kutime ĉi tie, ĝi portas du sakoj da faruno al Felando. Mi tenos farunon en la unuan kaj
vi kaŝiĝos en la alian."
La grifo venis je la sekva tago elporti la du sakojn; faruno
estis en la unua, Nikolo en la alia. La grifo forlugis kun tioj, flugis kaj
flugis supre, sed subite ekpluvegis. La sakoj malsekiĝis kaj peziĝis, do la grifo alteriĝis kaj malligis la pli pezan
sakon, tiun kun Nikolo. La grifo forflugis al Felando sen Nikolo, lasi lin en
la mezo de arbaro. Nu, povra Nikolo, kion fari nun? Li elprenis sian tranĉileton kaj tranĉis truon sur la sako. Nikolo
ekvagadis denove. Li iris kaj iradis, kiam li renkontis knabiĉeton, kiu tuj diris al li:
"Saluton, mia kara estro! Mi ĵus atendis vin. Ne malĝoju, mi portos vin tien, kie
via koro esti volas."
Nikolo tre surpriziĝis, ĉar li neniam vidis antaŭe tiun knabiĉeton. Nu, ne gravas, la signifa
estas, ke li trovos la Fereĝinon. Ili ekpiediradis kaj la knabiĉeto gvidis ilin al forĝejo.
„Saluton, Sinjoriĉo Forĝisto! Forĝu vi por ni dekdu parojn da feraj botoj, po. – diris la uliĉeto.
Dum la botoj forĝiĝis, la edzino de la forĝisto manĝigis ilin senfine kun memfaritaj
bakaĵoj, ŝi volis edzigi sian malbelegan filinon kun Nikolo. Ŝi ankaŭ flankenvokis
la knabiĉeton por demandadi pri Nikolo kaj
iliaj planoj.
"Kien volas vi per
tiom da feraj botoj?" – demandis la svatigantino.
"Ni ja volas iri al Felando." – respondis la eta. – "Ĉar eksciu vi, sinjorino, ke mia estriĉo estas la edziĉo de la Fereĝino."
"Ĉu vi vidas tiun grandan monton? Sur tio,
lavas sin la Fereĝino per lakto, ĉiumatene."
"Nu, helpu Dio vin!" – tiel ŝi – "Sed aŭskultu min, viriĉeto! Mi donas al vi etan
fluton kaj ĉiam, kiam via estriĉo atendos la fean reĝinon, blovu ĝin! Krom
havu ankaŭ ĉi tiun etan skatolaĉon. Ĝi enhavas magian kuracaĵon. Lubriku per
tio la tempion de via estriĉo. Ĉar, ĉu aŭ ne li estis amata per la Fereĝino, poste li estos
sepoble."
Tiam la botoj estis
finitaj. Unu paron surmetis Nikolo, unu paron la etiĉo kaj la ceterajn ili
portis dorse. Tiel ili ekpiediradis al la montaro, ol kio alia ne povus esti
pli granda. Kiam ili finfine surpintiĝis ĉiu de la feraj botoj rompiĝis. Aliflanke de la montaro estis kupra arbaro, post tio
ili iris en la arĝentan arbaron kaj fine en la oran
arbaron. En la mezo de la ora arbaro estis
ora pomarbo, precize tia, kia sur la insulo. Sub la ora pomarbo estis ora banujo,
plene per lakto. En tio banas la Fereĝino ĉiutage. Nikolo kuŝis sub la pomarbon
kaj atendis la Fereĝinon. Tamen, lia servantiĉeto ekludis la fluton, do Nikolo
tuj ekdormis. Sed tiel profunde, ke la tuta ora arbaro povus esti rabata,
se la gardado estus lia respondeco. Kaj ĵuste kiam li ekdormis, alvenis la dek
tri cignoj transformiĝonte al feminoj. La Fereĝino alproksimiĝis la banujon kaj
kiam ŝi ekvidis Nikolon, ŝi ekkuris al pomarbo. Ŝi brakumis, kisis kaj vekigis
lin:
"Veku, Nikolo, veku!"
Sed sensukcese, ĉar li ne movis. Ŝi provis veki lin denove, plorante kaj
skuante:
"Veku, Nikolo, veku! Ĉar mi havas
ankoraŭ du fojojn por veni, ne plu."
Sed vane, ĉar Nikolo eĉ ne movetis. Tiam ili
retransformiĝis al cignoj kaj forflugis malgajan kanzonon kantante. La iĉeto elprenis la
skatolaĉon kun la magia balzamo kaj lubrikis la tempion de Nikolo, kiu tiam tuj
ekvekis.
"Ho, mia servantiĉeto," – diris Nikolo – "tian belan sonĝon havis mi! La
Fereĝino estis ĉi tie, ŝi brakumis kaj kisis min."
"Tio ne estis sonĝo, mia kara estriĉo, sed vera realo.
La Fereĝino ja estis ĉi tie. Ŝi provis veki vin, sed vi eĉ ne movis. Ŝi diris,
ke ŝi povos veni nur du foje plu." – ĉi tiel la knabiĉeto.
"Do, venu ŝi morgaŭ! Vigle estos mi ĉi tie." –
tiel Nikolo.
Sed malgraŭ liaj klopodoj, je la posta tago, kiam la
Fereĝino alproksimiĝis, Nikolo denove ekdormis, ĉar la etiĉo blovis sonĝan
venton sur lin. La tago tria estis ne alia.
"Nikolo, se vi ne vekas nun, mi venos ne plu!" – kriploris la fea reĝino. Sen lia respondo, la dek tri feminoj cigniĝis kaj forflugis
malgajan kanzonon kantante.
Ho, kion fari nun, Nikolo? Ĉu esti
vagulo denove?
"Venu ne plu kun mi, serantiĉeto mia! Iru vi oriente kaj iros mi okcidente.
Adiaŭ!" – diris Nikolo.
La uliĉoj disiris. Nikolo vagadis tra multa da arbaroj kaj herbejoj, tra
sepoble sep landoj, tra Operencio, la lando, kie neniu loĝas, kie nur la
etvosta porko fosas kaj tra la oceano eĉ poste tio. Trans ĉi ĉioj, estis urbo, urbo tutnigra
pro la nigraj lamentaj flagoj.
Li demandis la popolon: "Kial la
nigreco lamenta?"
"Pro nia reĝino, kiu estas malsanega dum jam sep tuataj jaroj." – oni respondis
lin.
"Kio malsanigas la reĝinon?" – pludemandis Nikolo.
"Ne estas sciata. Antaŭ sep jaroj, kiam nia reĝiĉo, la
Sepkapa Drako forŝtelis sian edzinon, kiu estas la filino de la Blanka Reĝiĉo,
ekde tiam malsanas ŝi grave. Vane venas magiaj kuracistoj al ŝi, ĉar oni ne
povas kuraci ŝin."
"Ho, Dio mia, ĉi tiu reĝino devu esti mia fratino!" – pensis Nikolo.
Li rekte supren iris al la palaco. Kaj vere lia ĝemelino, Adelo kuŝis sur lito en la reĝina ĉambro. Adelo ŝajnis tre malsana. Sed mirakle, kiam ŝi ekvidis Nikolon, ŝi tuj resaniĝis. Ho, sed ĝi ne estis la nura miraklo tie, ĉar kiam Adelo kaj Nikolo brakumis... nu, kiel kaj kiel ne... li mankaptis ŝiajn mamojn. Tuj aperis el nenio en la ĉambro orharara knabiĉeto.
"Timu ne, Panjo! Vi jam ne havos pliajn zorgojn." – diris la ŝajne sep jara orhararuliĉeto.
Adelo miradis spektante la knabiĉeton, kiu havis ĝustesaman orhararon kiel ili, la ĝemeloj. Nikolo estis nur iomete surprizita, sed miris li, kiam la knabiĉo alparolis lin ankaŭ:
"Saluton, Oĉjo Nikolo! Vi ankaŭ timu ne, ĉar ni portos mian patrinon hejmen kaj poste ni trovos vian fean reĝinon ankaŭ."
"Do, ĉi tiu knabĉeto naskiĝis ĵus nun kaj scias ĉion. Li nepre estos sorĉistiĉo." – pensis Nikolo.
Kaj li estis vere magia. Li klarigis al Nikolon, kiel ili liberigos Adelon. Li parolis pri la kelo sub la paleco, kie, en la sepa ĉambro, estas lignobarelo, en la lignobarelo estas ŝtonbarelo, en tio estas ferbarelo, en tio kuprabarelo, en tio arĝenta, en tio ora kaj en tio kristala. En la kristala barelo estas la Vino de Vivo. Oni devas nur lasu ĝin forverŝiĝi kaj la Sepkapa Drako perdos sian egan vivfortecon. Adelo elserĉis la ŝlosilo de kelo, Nikolo kaj sia neviĉo suben iris en la kelon kun martelego. Per ĝi li batis ŝtonbarelo dirante:
"Ŝtonringo disŝiriĝu, ŝtonbarelo disrompiĝu!" - kaj ĝi multapece frakasiĝis.
"Ferringo disŝiriĝu, ferbarelo disrompiĝu!" - daŭrigis lin.
"Kristalringo disŝiriĝu, kristalbarelo disrompiĝu!" - kiam ankaŭ la sepa barelo estis rompita, la Vino de Vivo forverŝiĝis sur la plankon, ĝi atengis al iliaj genuoj. Ili drinkis el ĝi kaj banis en ĝi kaj ili iĝis sepoble forta ol antaŭe.
Kiam ili supreniris el la kelo, la Sepkapa Drako venis kontraŭ ilin, sed nur tiel surtere rampade. Li ne havis tiom da forto, kiom havas muŝo.
"Vi komprenas, ke mi povus mortigi vin nun, ĉu ne? Vi ja meritas morti pro tio, kion vi kun mia patrino faris, sed mi ŝparas vian vivon."
Ili tri forvojaĝis el la lando de la draka reĝiĉo. Kiam jam fore voje:
"Nu, Oĉjo, - ekklarigadis la sorĉuliĉeto - "mia patrino estas libereca, nun mi gvidos vin al la Fereĝino. Ĉu vi vidas tiu grandegan montaron? En tio kuŝas via fianĉino kaj dormas sonĝon eternan pro vi. Tamen, se vi aŭskultu min kaj agu kiel dirate, ni povos veki ŝin, sed se vi ne atentas kaj agos dirite, la bena tago neniam venos. Mi iros antaŭe, sekvu vi min! Prizorgu, ke vi ĉiam sekvas miajn piedpaŝojn, ĉar unu mispaŝo, kaj la pordoj malantaŭ ni estos fermitaj eterne. Tiu kaverno estas plene kun serpentoj kaj ranoj. Sed ne surpaŝu iun ajn, ĉar ve estos al vi. En la mezo de la kaverno estas dek tri litoj kun belaj feminoj unu po lito. Unu el ili estas la Fereĝino. Iru al ŝi kaj kisu ŝian fronton trioble. Je la unua kiso ŝi ekmovos, je la dua ŝi suspiros kaj je la tria ŝi ja vekiĝos. Estos tie ankaŭ ora ŝranko kaj ora vergo en la ŝranko. Metu ĝin kaj batetu la dek du aliajn per ĝi trioble po femino kaj diru ilin "Vekiĝu, vekiĝu, tagiĝas!", tiam ili vekiĝos ankaŭ. Poste batetu vi ankaŭ ĉiun ranon kaj serpenton per la ora vergo kaj tioj iĝos feinoj kaj feiĉoj."
Ĝuste kiam li finis la klarigado ili alvenis al monto.
"Facila, ĉu ne?" - demandis la uliĉeto.
Kvankam ili staris rekte antaŭ de la monto, Nikolo vidis nek enirejon nek signon de kaverno ia ajn. Kiam li jam volis demandi, kiel ili
eniros, sia neviĉo surbatis grandan ŝtonon dirante: “Malfermiĝu, Pordo!” Fera pordego ja aperis. Ili trairis rekte al la
kaverna ĉambrego. Tie, ĉio okazis, kiel la sorĉuliĉeto diris. Estis ranoj kaj
serpentoj, litoj kun dormantinoj, ora vergo kaj multaj magiaj aferoj. ĉiuj de la foj vekiĝis el la sonĝo eterna.
La tago bena okazis tie, ankorauŭ tiutage. Estis muzika edziĝo, gajega festo kun senĉese verŝiĝa vino. Nikolo estis vestigita per skarlata silko kaj viola veluro. Li ne reiros hejmen, sed restis tie kaj iĝis la reĝiĉo de Felando. Tamen, Adelo kaj sia magia filiĉo revojaĝis al la Blanka Reĝlando. La maljuna reĝiĉo estis tia feliĉa, ke li tuj okazigis feston ankaŭ kaj donis sian reĝlandon al sia nepiĉo. Poste, ĉioj estis bone, se ne, vere ve.
tradukita laŭ
hungara fabelo