La Aventuro de Fredo
Ĉi tiu rakonto estis okazanta je la malproksimega pasinteco, ĝuste tial ne eblas akuratan daton diri. Sed estu ĝi vendredo... hazarde... la naŭa de Novembro en 2018. Dum posttagmezo, je la 3a horo kaj 28a minuto. Hazarde.
Laŭ la interesa logiko de la loĝantoj en la lerneja dormejo, vendredo povus esti la „dormeja sabato”. Sed ĉi tiu fascinaĵo ne gravis al la knabino, kiu estis vestaĵojn pakanta en sia dormĉambro. La rapideco estis tiom, kiom la malzorgeco. Ho, kaj la belulineto ja rapidis... Tiutempe – dum knabiĉo kun taŭzita hararo estis spektanta de l' pakantineto - la ĉambro ŝajnis kvazaŭ ol rabita mumia tombo aŭ plene traserĉita femina mansako kun multaj misteriaj surplanke kaj surlite kuŝantaj trezoroj. Aperis kaj malaperis rapide unu post la alia: duone manĝita sandviĉo, rozkolora mamzono, multajn-travivintaj lernalibroj, malplenaj vodkaj vitraboteloj kaj ne fine, eĉ unu oranĝo. Ĝi estos la ĉefrolilo de ĉi tiu rakonto, tial mi pensas, ĝi meritas nomon. Estu ĝi nomita Fredo!
La knabiĉo - mirante la knabinon – ekludis per Fredo. Li ĵonglis ĝin senvidante, dum li estis klinanta al la pordo kaj fokusis tutatente al certaj inaj trajtoj. Forgese la oranĝon, la viriĉeto revadis pri montaro kaj valo kaj abeloj kaj floroj... La revado interrompiĝis impete per la eksterkuro de la knabino kun valizo. Tiel impete, ke la alilokiĝo de Fredo senrimarkiĝis.
Kuŝinte en lia mantelpoŝo Fredo ne povis vidi, kion ili faris aŭ kien ili iris. Ĝi ne vidis la metroon, la fervojan stacion, la kune tenitajn manojn, nek la kison. Kaj kiam Fredo estis finfine ekstere, ĝi povis vidi nur la morton sian. Morto per duopa manĝado: bruta, tamen dolĉa.