Afazio Furora

Afazio Furora
Showing posts with label Sándor Márai. Show all posts
Showing posts with label Sándor Márai. Show all posts

Saturday, February 12

Hotelo

Pri la vojaĝo kaj la hotelaj ĉambroj


  

  Se vi vojaĝas, ne volu en hejmen transformigi vian hotelan ĉambron. Estas homoj, kiuj senespere kunportas iliajn dezirojn kaj ilojn, kun kioj ili hejme vivas. Plej prefere, ili kunportus kanarion, balancaseĝon kaj familiajn fotojn, por ke la religiiloj de iliaj vivoj ne manku eĉ en la ĉambro de fremda gastejo. Ĉi tiuj homoj estas malbonfartemaj kaj infanecaj, ili ĉiam deziras la vartistinon kaj la lulilon. 




  

  La homo matura esperas el la vojaĝo la krudan kaj paseman sperton de libereco, la malafablan neantaŭvideblecon, la surprizojn de realeco kaj ri ne volas kusenigi sian hotelan ĉambron. La homo, kiu konas sian koron, la mondon, kaj la naturon de homaj aferoj, vivas en sia hejmo samtiel, kiel en gasteja ĉambro. Ri ne plenigas ĝin per neuzeblaj, orgojlaj aĵoj, ĉar ĝi estas nur ejo, kie ria pasema vivo okazas. Ĉar kio necesas por la vivo? Lito, tablo, seĝo. 


  Vi estas pasaĝero, pasanta vagulo eĉ en via luata apartamento. Pensu vi ĉiam pri ĉi tio, kiam vi kuŝadas hejme aŭ eksterlande sur la lito: sekva matene vi devos foriri, se la luan kontrakton malligus la Posedanto. Ĉi tial, oni ne bezonas - neniam, nenie -  nek kanarion, nek balancaseĝon.   





tradukita skribaĵo 
de Sándor Márai

Saturday, January 15

Pomo

 

Pri la raspita pomo

 


  Vi faras saĝe, se vi manĝas ĉiumatene post la ellitiĝo kaj antaŭ la matenmanĝo unu aŭ du raspitajn pomojn. La pomo estas misteria frukto. Ne estas koincido, ke ĝi estas unu de la plej malnovaj simboloj en la konscio de l’ homaro. La pomarbo estis la „arbo de scio”, la pomo estis la biblia malpermisita frukto. Nu, ĉi tiu malpermisita frukto havas personan ligiĝon al la homo. Eble ĝi havis rolon, kiam la homo estis forpelita el la Paradizo, ĉi tion ni ne scias certe.



  


  Sed mi perceptis tiel, ke la kruda, raspita pomo estas certa helpilo de l’ ĉiutaga vivhigieno. Ĝi refreŝigas, trankviligas la stomakon kaj reguligas la intestojn. Precipe, se vi lavas la pomon per puraj manoj antaŭ raspado kaj post tiam verŝas ĝin per citronsuko. La vivon longan ne provizas ĉi tiu milda manĝaĵo, sed viaj stomako kaj intestoj akceptas grace ĉi tiun puran, kuracpovran, ĉiutagan donacon. Ĉar la homo estas homo ne nur kun siaj koro kaj menso, sed kun siaj stomako kaj intestoj ankaŭ.  



tradukita skribaĵo 
de Sándor Márai