Pri la vojaĝo kaj la hotelaj ĉambroj
Se vi vojaĝas, ne volu en hejmen transformigi vian hotelan ĉambron. Estas homoj, kiuj senespere kunportas iliajn dezirojn kaj ilojn, kun kioj ili hejme vivas. Plej prefere, ili kunportus kanarion, balancaseĝon kaj familiajn fotojn, por ke la religiiloj de iliaj vivoj ne manku eĉ en la ĉambro de fremda gastejo. Ĉi tiuj homoj estas malbonfartemaj kaj infanecaj, ili ĉiam deziras la vartistinon kaj la lulilon.
La homo matura esperas el la vojaĝo la krudan kaj paseman sperton de libereco, la malafablan neantaŭvideblecon, la surprizojn de realeco kaj ri ne volas kusenigi sian hotelan ĉambron. La homo, kiu konas sian koron, la mondon, kaj la naturon de homaj aferoj, vivas en sia hejmo samtiel, kiel en gasteja ĉambro. Ri ne plenigas ĝin per neuzeblaj, orgojlaj aĵoj, ĉar ĝi estas nur ejo, kie ria pasema vivo okazas. Ĉar kio necesas por la vivo? Lito, tablo, seĝo.
Vi estas pasaĝero, pasanta vagulo eĉ en via luata apartamento. Pensu vi ĉiam pri ĉi tio, kiam vi kuŝadas hejme aŭ eksterlande sur la lito: sekva matene vi devos foriri, se la luan kontrakton malligus la Posedanto. Ĉi tial, oni ne bezonas - neniam, nenie - nek kanarion, nek balancaseĝon.