Pri la raspita pomo
Vi faras saĝe, se vi manĝas ĉiumatene post la ellitiĝo kaj antaŭ la matenmanĝo unu aŭ du raspitajn pomojn. La pomo estas misteria frukto. Ne estas koincido, ke ĝi estas unu de la plej malnovaj simboloj en la konscio de l’ homaro. La pomarbo estis la „arbo de scio”, la pomo estis la biblia malpermisita frukto. Nu, ĉi tiu malpermisita frukto havas personan ligiĝon al la homo. Eble ĝi havis rolon, kiam la homo estis forpelita el la Paradizo, ĉi tion ni ne scias certe.
Sed mi perceptis tiel, ke la kruda, raspita pomo estas certa helpilo de l’ ĉiutaga vivhigieno. Ĝi refreŝigas, trankviligas la stomakon kaj reguligas la intestojn. Precipe, se vi lavas la pomon per puraj manoj antaŭ raspado kaj post tiam verŝas ĝin per citronsuko. La vivon longan ne provizas ĉi tiu milda manĝaĵo, sed viaj stomako kaj intestoj akceptas grace ĉi tiun puran, kuracpovran, ĉiutagan donacon. Ĉar la homo estas homo ne nur kun siaj koro kaj menso, sed kun siaj stomako kaj intestoj ankaŭ.
de Sándor Márai
No comments:
Post a Comment